Letero al la nevo

jan mun Luwa tenpo 2025-04-01 lipu nanpa kokosila toki toki

Ho, kara Tokipono! Ankoraŭ juna kaj brila, kiel la tagon, kiam vi venis en la mondon.

Kiel la tempo pasas! Mi memoras, kiam vi havis nur cent dudek vortojn. Nun, de nur kelkaj jaroj, vi aĝas sufiĉe por trinki alkoholaĵon, kvankam vi ŝajne ne emas fari tion. Nek mi, verdire.

Ĉu vi multe pripensis ĝis nun, kia lingvo vi volas esti, kiam vi estos plenkreska? La lingvo de bono, jes? Ĉiu lingvo opinias sin bona, ĉu ne? Sed, mi konfesas, vian ideon pri boneco mi ja taksas impona! Kial paroli multe, se malmulte sufiĉas?

Sed ĉu vi sciis, ke vi iam estus eble la plej rava lingvo en la mondo? Jes, aliaj estas pli konataj, kaj aliaj estas pli parolataj, sed aliaj ne sentigas tian entuziasmon, kiel vi.

Kaj kian reputacion vi gajnis, kiel “la plej facila lingvo”! Kia respondeco sur viaj ŝultroj, ĉu ne? Mi ne plendas, se vi prenas tiun rolon de mi. Sed mi scias, ke vere en via animo troviĝas riĉa, esprimoplena idiomo.

Ĉu vi iam ajn konsideras ŝanĝi la karieron? Ne estas tro malfrue por celi mondan famon. Vi povus sendi homojn al la kosmo. Vi povus krei religion. Vi povus politike kampanji. Vi povus servi kiel sekreta komunikilo.

Nu, oni neniam scias, kiel la sorto iros. Foje mi volis fariĝi ĉies dua lingvo. Aŭdace, ĉu ne? Mi kredis, ke per komuna lingvo, per forigo de lingvaj bariloj, la homaro kunvenus en paco.

Mi lernis, ke pacon lingva konkero ne faras. Simple demandu Anglalingvon.

Necesis por mi iom da tempo, sed miaj prioritatoj ŝanĝiĝis dum mi pliaĝiĝas. Mi havas familion por prizorgi — grandan rondon familian. Enfine, mi akiris ion eĉ pli belan ol mi celis. Mi ne havas la mondon; la mondo havas min. Kaj nun, la mondo havas vin.

Sed vi ne bezonis tiom da tempo, kiom bezonis mi. Vi komprenis de la komenco. Viaj ambicioj estas pli puraj. Simpleco estas kara al vi. Vi atingis gradojn de neŭtraleco kaj inkluziveco, kiujn mi nur revis. El pli diversa ŝtofo vi kudris mondan tapeton eĉ pli buntan.

Mi esperas, ke vi pardonos mian mankintan klerecon. Mi kondutis tiel bone, kiel mi povis, naskiĝinte en la mezo de Eŭropo en epoko antaŭ la Interreto!

Mi volas, ke niaj familioj amu unu la alian. Multajn parencojn ni kunhavas. Ni estas pacemaj lingvoj — ni ne bezonas kvereli.

Ĉiuokaze tamen, daŭre sekvu vian propran vojon. Vi neniam bezonis min. Rigardu, kian grandan potencon havas tiel malgranda lingvo! Kiel mia patro foje diris al mi: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.”

Esperante ĉian bonon al vi, salutas

via Onklo, Esperanto.